La loko universale konata kiel “Valo de la Temploj” estas granda areo kiu etendiĝas sude de la nuna urbo Agrigento.
Ĝi estas varia spaco, interesa pro siaj formoj kaj koloroj. La centra parto de ĝi estas nete markata de malalta monteto kie situas la temploj nomataj Juno, Konkordo, Herkulo, Jupitero, Kastoro kaj Polukso.
La temploj estis antikve sanktaj ejoj sed ankaŭ luksaj ornamoj de la helena urbo situata antaŭ ili: ĉi tiu urbo nomiĝis Akragas.
Fondita en 580 a.K., Akragas estis la plej ekstravaganca el la helenaj kolonioj: ĝi aperis preskaŭ kiel lasta en la greka fono de Sicilio, grandiĝis rapide cele al eminenti, sukcesis kaj travivis eksterordinaran splendidan epokon.
Konkerita far kartaganoj en 406 a.K., Akragas releviĝis post jardekoj sed ne plu sukcesis atingi la pasintan lukson.
Je la fino de la tria jarcento a.K. La urbo falis sub la roma potenco.
Post la falo de la roma Imperio la lumeco de la prestiĝa antikva Akragas pli kaj pli malintensiĝis ĝis ĝi estis forlasita de ĝiaj loĝantoj.
La eminentaj vojaĝuloj de la t.n. Grand Tour reŝaltis la reflektorojn sur la loko de ĉi tiu historio: hodiaŭe, post preskaŭ 26 jarcentoj, la ŝtonoj de Akragas daŭras rakonti per mallaŭta ĉarmo la mitojn de Akragas kaj ĝiaj homajn travivaĵojn al tiuj kiuj konsentas aŭskulti.
Klasikan Itineron: Valo De La Temploj

Akragas, la urbo de Persefono:

“AL PERSEFONO, DIINO DE LA PRIMTEMPO, ESTIS DEDIĈITA LA URBO AKRAGAS”.


Ĉi tie mi proponas la itineron plej klasikan, flanke de la temploj de Juno, Konkordo, Herkulo, Jupitero, Kastoro kaj Polukso, laŭ la restaĵoj de l'antikvaj remparoj, je la horizonto de la mediteranea maro kaj envolviĝitaj de la Girgentana kamparo riĉa je olivarboj kaj amigdalarboj.
La Valo de la temploj estas mirinda ĉarma ĝardeno!