Diferencan Sicilion – pli internan kaj kortuŝan – mi Vin proponas per la vizito de la Hermitejo de Sanktino Rosalia, la protektantino de Palermo kaj de la tuta insulo.
Je 986 metroj super la marnivelo kaj envolvita de vegetaro ne trovebla ĉe la marbordo, etendiĝas ĉi tiu konstruaĵo datiĝanta je la fino de la deksepa jarcento: arkitekturo difinita “pejzaĝa” ĉar ĝi evoluas harmonie
kun la natura kaj historia medioj.
La vizito de kuirejo, de la loĝejoj, de la ŝtipejo de monaĥoj, loĝintaj ĉi tie je granda nombro, veturos Vin en alian tempon.
La mistikismo elspiranta ĉie atingas sian pinton en la sanktina groto: surprizo!